Instali Seamonkey

  1. Elŝuti programajn dosierojn
    1. Kompletaj esperantaj arkivoj
    2. Ĉar la esperantigo de SeaMonkey ĝis nun estas privata iniciativo, vi ne trovas la programdosierojn sur la oficialaj serviloj de la projekto SeaMonkey. La arkivajn dosierojn vi povas elŝuti ĉi tie:

      Dosieron zip vi povas malpaki per kiu ajn pakprogramo en laŭdeziran dosierujon.

      En Linukso vi maldensigas la dosieron jene: Iru al la konzolo aŭ al X-terminalo, iru al la dosierujo, kien vi volas malpaki la programdosierojn kaj enigu jenan komandojn:

      tar -xvjf [loko de la arkiva dosiero] seamonkey-2.0.6.eo.linux-i686.tar.bz2.
      Atentu: Se vi ne volas malpaki la arkivon en vian personan dosierujon ("home"), sed en sisteman dosierujon, ekz. /usr/locale/ vi bezonas la rajton de ĉefuzanto ("root"), por ke vi povu malpaki la dosieron!
    3. Labori kun la lingvopako
    4. Se vi volas labori kun lingvopako, vi devas fari du elŝutojn, vi devas elŝuti la programdosierojn kaj aldone la lingvopakon, se vi ĝis nun ne uzis SeaMonkey. Tia agmaniero estas utila, se vi volas labori kun plurlingva SeaMonkey (Esperanto aldone al unu aŭ pluraj aliaj lingvoj), se vi jam instalis SeaMonkey kaj volas nur testi la esperantan tradukon aŭ se instalversioj kaj arkivaj versioj ne estas disponeblaj por certaj operaciumaj platformoj (kiel ĉi tie por Mac OS). La anglalingvan programversion (lokaĵaro en-US) vi trovas sur la oficiala retejo de la projekto SeaMonkey. Por esperantigi ĝin, vi bezonas la esperantan lingvopakon, se vi ne preferas arkivan version, kiun vi tamen devas ankaŭ aldone elŝuti kaj kiu estas konsiderinde pli granda ol la lingvopako.

  2. La instalado de la esperanta lingvopako por SeaMonkey
  3. Post kiam vi elŝutis kaj instalis resp. malpakis la programdosierojn de SeaMonkey, vi povas nun elŝuti kaj instali la esperantan lingvopakon. Kiel ekzemplon mi uzas ĉi tie instalitan anglalingvan version de SeaMonkey. Elŝutu unue la lingvopakon. Startigu poste SeaMonkey (devas havi la saman version kiel la lingvopako, ĉi tie 2.0.6!) kaj iru al menuo File-->Open File... En la dialogujo "Open File", kiu nun malfermiĝas, elektu la dosierujon, kie via lingvopako troviĝas kaj la lingvopakon mem kaj malfermu la dosieron de la lingvopako. Nun la instalado de la lingvopako ekstartas.

    Ĉi tie vi devas decidi, ĉu vi volas instali la lingvopakon en la programan dosierujon de SeaMonkey aŭ en profilan dosierujon. SeaMonkey uzas profilojn, kie viaj personaj alĝustigoj de la programo, la informoj pri retleteroj kaj novaĵgrupo ktp. estas konservataj. Se vi instalas en profilon, la lingvopako povas esti uzata nur kun ĉi tiu profilo, kien ĝi estas instalita. Se vi volas uzi alian profilon, vi devas instali la lingvopakon denove. Se vi instalas en la programdosierujon, vi ĉiam povas uzi la lingvopakon, ankaŭ se vi uzas alian aŭ novan profilon.

    Alklaku Ok por instali en la programdosieron aŭ Cancel por instali en ekzistantan profilon.

    Elektu nun Esperanto el la menuo Edit > Preferences > Appearance > Languages/Content kaj startigu SeaMonkey denove. Poste SeaMonkey aperos en Esperanto.