Kio estas SeaMonkey?

Por ekscii, kiom da homoj uzas la esperantlingvajn programojn tradukitajn de mi, mi petas vin plenigi malgrandan demandilon.

SeaMonkey estas la postea programo de la antaŭa programpako Mozilla Application Suite. La programistoj de Mozilla iam decidis fini la evoluigon de ĉi tiu programpako kaj pluevoluigi la komponantojn de la iama programpako kiel memstarajn programojn. El tiuj programkomponantoj estiĝis la programoj Firefox (esperante: Fajrovulpo) kiel foliumilo, Thunderbird (esperante: Tondrobirdo) kiel programo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj kaj NVU kiel redaktilo por HTML, kies evoluigo intertempe estas ĉesigita kaj sub la nomo KompoZer estas pluevoluigata. Krome estiĝis el la iama kalendara programetendilo la memstara kalendara programo Sunbird (Sunbirdo), kiu tamen estas ankoraŭ en tre frua stadio. Ĉiuj menciitaj programoj, escepte de Nvu, kiu ja ne estas pluevoluigata, estas intertempe ankaŭ haveblaj en Esperanto.

Ĉi tiu esperanta traduko de SeaMonkey anstataŭigas la tre malnovan tradukon de la iama programpako Mozilla Application Suite (Mozilo) versio 1.5, tradukita de la urugvaja esperantisto Eduardo Trápani.

Teamo, sendependa de Mozilla, pluevoluigas nun SeaMonkey. La oficiala retejo de SeaMonkey estas http://www.seamonkey-project.org (angle). Tie vi trovos SeaMonkey por multaj operaciumoj kaj same multaj lingvoj. La esperanta versio estas disponebla kiel arkivaj versioj por Vindozo (en la formato zip) kaj por LInukso (en la formato tar.bz2) kaj kiel lingvopako, kiu estas sendependa de iu operaciuma platformo, do ankaŭ uzebla por komputiloj ekz. kun la operaciumo Mac OS X. Per la lingvopako vi povas esperantigi alilingvan version de SeaMonkey.